Attila József
ĈE DANUBO
I.

Mi sidis sur plej suba ŝton' de l' bordo,
rigardis, kiel melonŝelo naĝas,
apenaŭ aŭdis, drone en mia sorto,
ke, dum profund' silentas, supro klaĉas.
Danubo estis, kvazaŭ elfluanta
el mia kor', malklara, saĝa, granda.

Kiel muskoloj, se la hom' laboras,
brikfare, fajle, fose aŭ martele,
ŝajnis ke tiel pranci nun fervoras
ĉiu ondmovo streĉe kaj malŝvele,
kaj, kiel panjo, ĝi fabelas lula,
malpuron de la urbo lavas pura.

Ekgutis pluv', sed, kvazaŭ ĉi klopodo
ĝin tedus — estas ja egale — haltis,
sed, kiel hom' pri longa pluv' el groto
gvatadas, la pejzaĝon mi rigardis.
Kaj pluvis flegme la eterna-fala
paseo, iam bunta, nun jam pala.

Fluis Danub'. Kaj kiel al patrino
fekunda kaj pensanta pri alio
la infaneto ludas en la sino,
alridis ondoj en lüd-idilio,
samtempe ili ŝajnis, en sinrompoj,
kadukiĝinte erifalantaj tomboj.

II.

Mi estas jene: kion en minuto
mi vidas, mi rigardas tion de centmil jaroj.
Moment' — kaj preta jam la tempo-tuto,
kaj ĝin kun mi rigardas centmil praulaj paroj.
Mi vidas, kion ili vidpreteris,
ĉar ili rastris, murdis, brakumis, laŭ neceso,

kaj vidas, kiuj dismaterieris,
kion mi mem ne vidas, se urĝas min konfeso.
Ni scias pri ni, kiel ĝoj' kaj ploro,
al mi pase', al ili nuntempo apartenas,
ni versas — mi memoras; dum memoro
mi ilin sentas, ili krajonon mian tenas.

III.

Panjo kumena, patr' estis sikulo
duonrumana, eble tute tia,
el panja buŝo dolĉis la manĝbulo,
el patra buŝ' la ver' estis radia..
Ĉe mia mov' — jen ili en brakumo;
kelkfoje min pro tio trist' alspiras:
jen la forpas'. Jen mia naskohumo.
"Vidu, se ni ne estos!" — ili diras.

Ho, diras ja, ĉar ili estas mi jam,
jen, malgraŭ feblo, mia fortoŝvelo;
mi scias, ke ol mult' mi estas pli jam,
ĉiu praulo, mi, ĝis la praĉelo,
praulo, kiu plimultiĝon ĝuas,
mi iĝas patro kaj patrin' feliĉe,
kaj ankaŭ patro-panjo mem disduas:
mi tiel iĝas Unu plimultiĝe.

La mondo, kio estis, estas — jen mi,
la multaj gentoj inter si militaj,
la patruj-konkerantoj venkas en mi,
turmentas min sufero de l' venkintaj.
Dózsa, Werbőczi, Árpád', Zalán' tumultas,
rumanoj, slavoj, turkoj kaj tataroj
en koro, kiu al paseo ŝuldas
futuron mildan, nunaj ni, hungaroj.

Laboron al mi! Por batal' sufiĉas
konfesi pri la tempoj la ĝisnunaj.
Paseo, nuno kaj futur' kuniĝas
en ondoj de Danub' interbrakumaj.
Praulajn luktojn solvas nun intime
en pacon la memoro remigranta.
Niajn aferojn kunajn ordi fine,
jen nia tasko, kaj eĉ ne malgranda.